

... mi kantas ankaŭ por vi
Kiu
estas mi?
Kial Ŝlagroj?
Aŭdu min - MP3 elŝuteblaj
Kontaktu min!
![]() |
| Rudi-Carrell-Show, 12a de septembro 1992 |
Mi laboras kiel kantisto de germanaj kantoj ekde 1989 kaj kantis sur multaj scenejoj en Germanio aŭ kantis dum aranĝoj de radiostacioj.
En televido oni povis vidi min en 1992 dum germana
televid-elsendo "Rudi-Carrell-Show" kie mi imitis la kantiston Michael
Holm kaj gajnis la duan premion kaj la korojn de la spektantoj.
| Eŭropasemajno en Hamburgo, 2004 |
Ŝlagro estas la tipa moderna germana muzikmaniero kiun
mi kantas en Esperanto. Mi kantas proprajn kantojn kaj ankaŭ konatajn
kantojn el Germanio aŭ el la tuta mondo. Mi ofte varbas por Esperanto per
miaj kantoj en Germanio. Ekzemple dum la Eŭropafesto 2004 en Hamburgo mi
prezentis intervjuojn, informojn kaj kantis.
Mi
kantis ĉe la sekvaj aranĝoj miajn Esperantoj kantojn dum multaj lokaj
eventoj kunvenoj same kiel dum naciaj (ekz. Germana Esperanto Kongreso 2004) aŭ
internaciaj (IS 2000 / 2001, UK 2003) kongresoj / renkontiĝoj.
![]() |
| UK en Gotenburgo, Svedio, 2003 |
- 3a de decembro 2004 kristnaska koncerto dum la "Hamburga
Vintro"
- 30a de oktobro 2004 koncerto dum la cent-jara festo de la
Esperanto-grupo Frankfurto
- 24a de oktobro 2004 laŭdanto
ĉe la FAME Esperanto-Kulturpremion por "Kajto" en Aalen
- 16a de oktobro 2004 kantado kaj prelego pri cent jaroj de Esperanto en
Hamburgo dum la "Marie-Hankel-honorigo" en Dresdeno
-
10a de junio 2004 prezento de la nova
kompaktdisko “Nokto iĝas
Tag’” en Hamburgo
- 28a de majo 2004 Germana Esperanto Kongreso en Neŭbrandenburgo
- 19a de majo 2004 100 jara jubileo festo de la Hamburga
Esperanto Societo
- 24a kaj 30a de aprilo 2004 Eŭropa semajno en Hamburgo
- 8a de la aprilo 2004 Printempa Semajno Internacia en
Duderstadt
-
6a de decembro 2003 Zamenhoffesto en Hamburgo
- 27a de novembro 2003 kristnaska koncerto en Hamburgo,
prezento de la kompaktdisko “...dum kristnaska tempo"
- 1a de aŭgusto 2003
Universala Kongreso en Gotenburgo,
Svedio
- 21a de julio 2003 prezento de la kompaktdisko “ĵus per
kares’” dum la hamburga somero
- 3a de majo 2003
Eŭropa semajno en Hamburgo
![]() |
| Festo de la lingvoj kaj kulturoj en Bremen, 2001 |
-
14a de decembro 2002
Zamenhoffesto en Hamburgo
- 1a de decembro 2001 Zamenhoffesto en Hamburgo
- 3a de novembro 2001
Esperanto-centro Herzberg
- 13a de junio 2001 Festo de la lingvoj kaj kulturoj en
Bremen
- 27a de aprilo 2001
Eŭropa
semajno en Hamburgo
- 29a de decembro 2000 Internacia
Seminario en Cukshaveno
La
kantoj biografas kaj fantazias, temas pri virinoj kaj viroj, disputo kaj amo...
Mi
kantas la kantojn por vi kaj depende de via animstato ili ĝojigas,
pensigas, amuzas aŭ eĉ plorigas vin.
Mi ŝatas prezenti rakontojn kaj montri al vi kiu aŭ
kiel vi estas aŭ povus esti kaj kiel bela estas denove enamigi...
Miaj kompaktdiskojn:
La plej nova "Nokto iĝas
Tag’" kaj ankaŭ la kompaktdiskoj "ĵus per kares'" kaj "...dum
kristnaska tempo".
Se vi volas aŭdi min originale turnu vin al mi. Miajn adresojn
vi trovos ĉi-sube.
Ĝis baldaŭ.
Via
